Loko


 Morŝin estas unu el la plej famaj  kuraclokoj de Ukrainio. Unikaj fontoj de  Morŝin kun tre speciala strukturo de la akvo estas esencaj en la kuracado de malsanoj de  hepato, intesto, pankreato, diabeto, stomako. " Morŝinsjka" - preferata  minerala akvo de ukrainianoj.Danke al efika kuracado, populareco  de Morŝin kiel feriejo kaj kuracloko konserviĝas  dum pli ol 100 jaroj. Ja la unua terapia  Morŝin sezono komenciĝis en 1878. Unue, pro la kristala pura aero, tio estis rimedo, kiu kuracis spirorganojn  kaj funkciis nur kiel klimata kuracloko. Poste,oni rimarkis, ke eĉ pli bonajn rezultojn eblas akiri,  uzante mineralakvon por malsanoj de la stomako, hepato, intestoj kaj pankreato. Kaj la atenton de sciencistoj kaj kuracistoj  altiris  la resanigajn  propraĵojn de la mineralaj fontoj de Morŝin. La kuracloko  famiĝis  kiel banurbo, kie oni kuracas per minerala akvo kaj saniga koto. Kvalifika  medicina personaro kaj medicinaj instalaĵoj de Morŝin, neniel diferenciĝas de tiaj famaj eŭropaj kuraclokoj, kiel Karlovy Vary, Wiesbaden, Baden-Baden. Morŝin troviĝas sur la alteco 340 metrojn  super la marnivelo kaj estas  ĉirkaŭita de arbarkovritaj areoj, ĝi  ideale taŭgas por malstreĉiĝo kaj trankvilaj ferioj. La urbeto havas 6000 loĝantojn. Tra la  urbeto trairas  regionaj fervojo kaj  aŭtovojo Lviv-Strij - Ivano-Frankivsk  , do ĝi estas facile atingebla por tiuj, kiuj volas trankvile kaj efike ripozi. La klimato de Morŝin estas mezvarme kontinenta, malseka, mola. Someroj estas varmaj, humidaj, kaj aŭtuno estas longa, seka kaj varma. La averaĝa jara temperaturo estas +8 C. Meteoprecipitaĵoj plej oftas en malfrua printempo kaj somere. Rimarkeble alta humideco estas  matene kaj vespere, sed tage ĝi proksimas al la optimuma; tial ne malofte, malgraŭ la varmega temperaturo, matene kaj vespere aero ŝajnas malvarmeta. La plej varmaj monatoj - julio kaj aŭgusto (+22 - +24 C). Tiel, la klimataj kondiĉoj de la kuracloko permesas  la tutan jaron, uzi la naturajn faktorojn, kiuj kompletigas   komunan kuracigan komplekson.Ekskursburooj kaj vojaĝagentejoj ofertas  diverstemajn  vojaĝojn: al skiferiejoj Slavske kaj Bukovel, Tustanj fortikaĵo, Dovbuŝrokoj,  akvofaloj, urboj  Jaremĉa, Voroĥta, Mukaĉevo, Berehovo,  pilgrimadajn ekskursojn  al  sanktejоj de  Hoŝiv, Manjava,  ktp.